Elektrine lite

← Feed

@ehrt74@mastodon.social

2026-03-03 05:17 UTC

Saluton al la tuta mondo :) antaŭ nelonge mi havis strangan sonĝon. Ial mi dormis dum tridek jaroj kaj vekiĝis ie en Eŭropo. Mi parolis kun malgranda homgrupo. La etoso estis alia. Granda streĉo inter la EU kaj Usono. Oni ne plu havis la saman riĉecon kiel hodiaŭ (ekz. oni ne plu aŭtostiris) sed la plej mirinda afero: oni ne plu parolis la anglan. Komence mi parolis la germanan kun ili, poste mi probis la francan kaj oni rekonis la lingvon - sed mem eta knabino scipovis Esperanton :)

Replies (1)

  • @ehrt74, dormi dum 30 jaroj kaj vekiĝi ie en Eŭropo sonas kiel kutima sperto post sukcesa revivigo de krionika konservo. Jes, mondo estos alia ol nun. Espereble vere pli multaj homoj parolos en #Esperanto, ne ŝoforos (sed ĉar estos pli taŭgaj manieroj de veturado), sed tamen estos pli riĉaj 😊

    Open ##1235334